Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
36 resultado(s) encontrado(s)
(Página 2 de 2)
Buscar na Bíblia: "Hundo" de Esperanto
1 Samuel 24:14
Post kiu eliris la regxo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon.
Proverbs 26:11
Kiel hundo revenas al sia vomitajxo, Tiel malsagxulo ripetas sian malsagxajxon.
Proverbs 26:17
Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.
Exodus 11:7
Sed cxe cxiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraux homon, nek kontraux bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.
Exodus 22:31
Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, dissxiritan sur la kampo, ne mangxu; al hundo jxetu gxin.
Job 30:1
Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj sxafaroj;
Jeremiah 15:3
Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo:per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la cxielo kaj per bestoj de la tero, por formangxi kaj ekstermi.
Isaiah 34:14
Kaj renkontigxos tie sovagxaj katoj kun sovagxaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon.
Isaiah 56:10
Liaj gardistoj cxiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili cxiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kusxemaj, amantaj dormeti.
Isaiah 56:11
Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satigxi; kaj ili estas pasxtistoj, kiuj nenion komprenas; cxiu iras sian vojon, cxiu siaflanke sercxas sian profiton, dirante:
Isaiah 66:3
Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon,
Psalms 22:16
CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
Psalms 22:20
Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo.
Psalms 59:6
Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.
Psalms 59:14
Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.
Psalms 68:23
Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj gxuu de viaj malamikoj.
← Anterior
Página 2 de 2