Buscar na Bíblia
Encontre versículos, passagens e textos bíblicos
1.720 resultado(s) encontrado(s)
(Página 12 de 86)
Buscar na Bíblia: "ama" de Esperanto
Esther 3:15
La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan. La regxo kaj Haman sidigxis, por drinki, sed la urbo SXusxan estis konsternita.
Esther 4:7
Kaj Mordehxaj rakontis al li cxion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la regxo pro la Judoj, por ekstermi ilin.
Esther 5:4
Kaj Ester respondis:Se al la regxo placxas, la regxo kune kun Haman venu hodiaux al la festeno, kiun mi faris por li.
Esther 5:5
Tiam la regxo diris:Venigu plej rapide Hamanon, por plenumi tion, kion diris Ester. Kaj la regxo kaj Haman venis al la festeno, kiun faris Ester.
Esther 5:8
se mi akiris favoron en la okuloj de la regxo, kaj se al la regxo placxas plenumi mian peton kaj fari mian deziron, la regxo kun Haman venu al la festeno, kiun mi faros por ili; kaj morgaux mi faros, kion la regxo diris.
Esther 5:9
Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordehxajon cxe la regxa pordego, kaj tiu ne levigxis kaj ne movigxis antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero kontraux Mordehxaj.
Esther 5:10
Tamen Haman detenis sin, kaj iris hejmen. Kaj li sendis, kaj venigis al si siajn amikojn kaj sian edzinon Zeresx.
Esther 5:11
Kaj Haman rakontis al ili pri sia granda ricxeco, pri la multo de siaj filoj, kaj pri cxio, per kio la regxo lin altigis kaj starigis lin super la princoj kaj servantoj de la regxo.
Esther 5:12
Kaj Haman diris:Ecx la regxino Ester invitis kun la regxo al la festeno, kiun sxi faris, neniun krom mi; ankaux por morgaux mi estas invitita al sxi kun la regxo.
Esther 5:14
Tiam diris al li lia edzino Zeresx kaj cxiuj liaj amikoj:Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la regxo, ke oni pendigu sur gxi Mordehxajon; kaj poste iru gaje kun la regxo al la festeno. Tio placxis al Haman, kaj li pretigis la arbon.
Esther 6:4
La regxo diris:Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la regxa domo, por diri al la regxo, ke oni pendigu Mordehxajon sur la arbo, kiun li pretigis por li.
Esther 6:5
La junuloj de la regxo diris al li:Jen Haman staras sur la korto. Kaj la regxo diris:Li eniru.
Esther 6:6
Haman eniris. Kaj la regxo diris al li:Kion oni faru al tiu homo, kiun la regxo deziras honori? Haman pensis en sia koro:Al kiu la regxo povas deziri fari honoron krom mi?
Esther 6:7
Kaj Haman diris al la regxo:Se al iu la regxo volas fari honoron,
Esther 6:9
oni donu la veston kaj la cxevalon en la manon de unu el la plej eminentaj regxaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la regxo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la cxevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.
Esther 6:10
Tiam la regxo diris al Haman:Rapide prenu la veston kaj la cxevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordehxaj, kiu sidas cxe la pordego de la regxo; mankigu nenion el cxio, kion vi diris.
Esther 6:11
Haman prenis la veston kaj la cxevalon, kaj vestis Mordehxajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.
Esther 6:12
Poste Mordehxaj revenis al la pordego de la regxo; kaj Haman rapidis hejmen, malgxoja kaj kun kovrita kapo.
Esther 6:13
Haman rakontis al sia edzino Zeresx kaj al cxiuj siaj amikoj cxion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj sagxuloj kaj lia edzino Zeresx:Se el la gento de la Judoj estas Mordehxaj, antaux kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraux li, sed vi plue falos antaux li.
Esther 6:14
Dum ili ankoraux parolis kun li, venis la euxnukoj de la regxo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.